La municipo mem estiĝis en duono de la 13-a jarcento. La unua skribmencio pri ĝi devenas el la jaro 1297 el kontrakto inter olomouca episkopo kaj teŝina princo. En teksto ni trovos skribaĵon Grabowa, kiu ligis al granda kvanto de karpenoj en ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo. La loĝantoj vivtenis sin per agrikulturo kaj precipe per fiŝkaptado. Municipaj fiŝlagoj tiriĝis de Paskov ĝis Hrabůvka. Ekde la 1-a de julio1941 ĝi estis aligita al Moravia Ostrava. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 1-an de majo1945. En la jaroj 1954-1960 ĝi renovigis sian memstarecon, sed poste ĝi definitive fariĝis parto de Granda Ostrava.
Al famaj naskiĝintoj apartenas poeto, publikisto, tradukisto kaj bibliotekisto Vilém Závada. En Hrabová estas sepultita verkisto, disidento kaj ĉartisto Jaromír Šavrda.